KIEL LUDI


ESPERANTO VORTLUDO

KIEL LUDO


La celo de la ludo estas simpla: simple ekhavu la plej grandan kvanton de poentoj je la fino de la ludo. Sed dume estas kelkaj bazaj reguloj, kiujn vi devus prikonscii.

SUPERRIGARO DE LA TABULO


La ludtabulo konsistas de STATUSMENUO plej supre kun la profiloj de vi kaj via kontraulo, poentoj kaj informoj pri kiu gajnis kion.


La ludtabulo konsistas de 16x16 koloraj lokoj, kaj 4 el la lokoj surhavas STELAN SIMBOLON, almenaŭ unu el kiuj estu kovritaj je la komenco de la ludo.


En via literpecaro estas 7 literoj hazarde prenitaj el la literujo. Sub la literpeco estas montrita kiom da literoj restas en la literujo.


Plej malsupre estas kelkaj butonoj:

- REEN

- MIKSI

- LUDI

- BABILI

- MENUO (REZIGNI, ŜANĜI LITEROJN, , PRETERIR)





LA LITEROJ


Ĉiuj LITERPECOJ havas certan valoron uzatan por kalkuli poentojn. Ankaŭ estas 2 malplenaj literpecoj kun nula valoro, kiuj agas kiel ĵokero, kiu povas reprezenti je ajna litero.







ŜOVU LITERPECOJN AL LA TABULO


Vi povas ŝovi literojn sur la tabulon tiel ke ili kombine kreas validan vorton. Vi povas meti la vorton horizontale aŭ vertikale (literumante de maldekstre dekstren aŭ malsupren)


La unua vorto sur la tabulo kovru almenaŭ 1 el la 4 steloj en la mezo.






KAŜITAJ BONUSOJ


La tabulo konsistas de BLUAJ kaj VERDAJ lokaroj – 2x2 lokoj. Ene de ĉiu lokaro estas 1 kaŝita bonuso, kiu pligrandigas la suman valoron de la vorto.



VERDAJ bonusoj donas DUOBLAN vortvaloron.



BLUAJ bonusoj donas TRIOBLAN litervaloron.


(La eblaj literbonusoj estas kalkulataj antaŭ ajna vortbonuso.)


VORTLUDO

REGULOJ



  • La ludo hazarde elektas la komenconton de la ludo

  • Ĉiu ludanto komence ricevas 7 literpecojn metotajn sur la “pecaron”. La pecaro estas replenigata je ĝis 7 literpecoj kiam vi uzas literpecojn en la ludo, ĝis ne restas pli da literpecoj en la “literujo”.

  • Kiam ĉiuj literpecoj estas uzataj, la ludo finiĝas, kaj la venkinto estas la ludanto, kiu gajnis plej da poentoj. Ankaŭ eblas je ajna momento rezigni por fini la ludon, donante la venkon al sia kontraŭulo.

  • Vi havas 72 horojn por meti literpecon. Se vi preteriras tiun ĉi limon, vi malvenkas la ludon.

  • La unua vorto metita devas kovri almenaŭ unu stelon en la mezo de la tabulo.

  • Eblas meti vorton aŭ horizontale (literumante de maldekstre) aŭ vertikale (literumante de supre).

  • Almenaŭ unu el la literpecoj estu metitaj apud literpeco, kiu jam estas sur la tabulo (krom por la unua vorto).

  • Ĉiu literpeco havas valoron, kaj la valoro de metita vorto estas la sumo de la valoroj de la literpecoj. Malplena literpeco estas ĵokero, kaj povas esti ajna litero, sed valoras 0 poentojn.

  • La tabulo konsistas de 16x16 lokoj, kiuj estas aranĝitaj en lokaroj de 2x2 en du malsamaj koloroj. Unu bonusloko estas hazarde metita en ĉiu 2x2-a lokaro.

  • Bluaj lokoj: Havas bonuson de 3-oble la specifa literpecvaloro sur la bonusloko.

  • Verdaj lokoj: Havas bonuson de 2-oble la tuta vortvaloro.

  • Literaj obligoj estas konsiderataj antaŭ la vortaj obligoj.

  • Sukcesinte samtempe uzi ĉiujn 7 literojn oni ricevas kroman bonuson de 40 poentoj post la kalkulo de la kutimaj bonuslokoj.

  • Kaŝitaj bonuslokoj: 2 kromaj “Vortludo”-bonuslokoj estas hazarde kaŝitaj tra la tabulo, kiuj je malkaŝiĝo valoras je 3-oble la tuta vortvaloro.

  • Ludanto povas interŝanĝi unu aŭ plej el siaj literoj anstataŭ meti vorton, se restas almenaŭ 7 literpecoj en la literujo.

  • Se ludanto ne sukcesas meti ajnan vorton sur la tabulon, la ludanto rajtas anstataŭe preteriri sian vicon. Okaze de tri sinsekvaj preteriroj la ludo finiĝas kaj la finaj poentoj estas kalkulataj laŭ la reguloj pri la fino de la ludo.

  • Reguloj pri la fino de la ludo: La suma valoro de la restantaj literpecoj en la literpecaro de ĉiu ludanto estas subtrahata de la poentoj de la koncerna ludanto, kaj aldonata al la poentoj de la kontraŭulo, se la kontraŭulo foruzis ĉiujn siajn literpecojn.

SUBTENATA DE

Dana Esperantista Junulara Organizo
Ungdomsforeningen

for Esperanto

KONTAKTINFORMOJ


Krifle Aps, Skovmosevej 13

2820 Gentofte, Denmark

SEKVU NIN


Bonvolu sekvi nin en Facebook por subteni nin kaj ricevi ĝisdatigojn pri la ludo.

Copyright @ Krifle Aps